ĉefa menuo:

  • Bonvenon: paĝo de ĝenerala prezento de la retejo (celoj, enhavoj...)
  • Novaĵoj: novaĵoj pri la retejo, rimarkindaj observoj, eventoj...
  • Birdoj laŭ familio: montras la arbon de ordoj, familioj kaj sub-familioj; alklaku la arbo-strukturon kaj la nomon de la specio por afiŝigi ĝian kompletan slipon
  • Mapoj: prezento de diversaj mapoj de la departemento Orientaj Pireneoj
  • Galerioj: ligiloj al eksteraj fotoalbumoj (Flickr) enretigitaj de la aŭtoroj de Ornitho-66
  • Filmetoj: atingi laŭ alfabeta ordo ĉiujn video-sekvencojn inkluzivitajn en la slipoj
  • Kontaktoj: kontakti la aŭtorojn de la retejo Ornitho-66
  • Ligiloj: ligiloj al iuj elstaraj retejoj el la mondo de ornitologio
  • Helpo: Helpo-paĝo por uzi la retejon Ornitho-66

memlokalizo: 

  • Vi estas ĉi tie: ĉiam memorigas, kie ni troviĝas en la strukturo de la Ornitho-66

maldekstra kolumno:

  • Elektu vian lingvon: alklaku la flagon por montri la deziratan lingvan version (NB: nur iuj paĝoj kaj menuoj estas tradukitaj)
  • Serĉo: por serĉi artikolon (birdan slipon, novaĵojn...) per unu aŭ pluraj vortoj aŭ literaro
  • Identigo: ebligas krei personan konton Ornitho-66 aŭ identigi sin okaze de la sekvaj vizitoj. La kreado de konto ne estas deviga por uzi ĉiujn funkciojn de la retejo, sed ebligos, ke vi ricevu informojn (ne komercajn) senditajn de Ornitho-66.
  • Birdoj laŭ medio: atingi la birdajn slipojn laŭ la ĉefaj medioj, kiujn ili kutime vizitadas. Notu:
    • ĉi tiu metodo ne estas kompleta; tamen, ĝi donas sufiĉe fidelan ideon pri la birdaroj rilataj al la diversaj medioj, kiuj aspektas plej rimarkindaj pro sia riĉeco aŭ specifeco.
    • elektante "Tous les milieux" [ĉiuj medioj], vi povas atingi la kompletan alfabetan liston de la birdoj listigitaj en Ornitho-66.
  • Lastaj ĝisdatigoj: ligiloj al ĵus kreitaj aŭ ĝisdatigitaj artikoloj
  • Mia konto: rezervita por uzantoj registritaj en la retejo, ĉi tiu menuo ebligas vidi aŭ modifi vian profilon, kaj submeti artikolon por rajtigita uzanto