Kial ĉi tiu retejo ?

Ornitho-66 proponas fotografan etaton de ĉiuj specioj de sovaĝaj birdoj, kiuj povas esti observataj regule aŭ foje en la departemento Orientaj Pirineoj (Francio), tio estas iomete pli ol 300 specioj homologitaj.

Realigita de malgranda teamo de ornitologoj kaj fotistoj, pasiaj amatoroj, membroj de la GOR (Rusiljona Ornitologia Grupo) kaj aldoniĝante al la retejo de ĉi-lasta, ĝi estas informcela kaj interŝanĝa ilo por amatoroj vivantaj en nia departemento kaj por la multaj francaj kaj fremdaj vizitantoj interesataj de la riĉeco de sia birdfaŭno.

Kion ĝi enhavas ?

Ĉiu registrita specio estas la temo de slipo enhavanta originalajn fotojn, informojn pri ĝia ĉeesto en la departemento, ligilojn al mapoj pri ĝia nestado kaj/aŭ vintrado faritaj de la GOR kaj ankaŭ al diversaj eksteraj fontoj (Vikipedio-artikoloj, filmetoj...). Por ne senutile superŝarĝi la slipojn, ni elektis ne inkludi informojn facile troveblajn en klasikaj ornitologiaj determinlibroj aŭ en retaj enciklopedioj (priskribo de la birdo, vivejo, konduto... ). Male, ni substrekis lokajn datumojn kaj praktikajn informojn kapablajn helpi niajn legantojn en iliaj surterenaj esploroj.

La taksonomia klasifiko uzita por la prezento de la specioj (ordoj, familioj, subfamilioj) kongruas kun la plej lastatempaj laboroj komune akceptitaj de la scienca komunumo. Ĝi estas riĉigita per multaj komunaj nomoj en la franca por igi la uzon de la retejo tiel simpla kaj agrabla al la komencantoj kiel al la fakuloj.

Ĉar nia departemento proponas ampleksan diversecon de rimarkindaj naturaj medioj, de marbordaj marĉoj al altaj montoj inkluzive de la arbustaroj de Corbières aŭ la stepoj de la Rusiljona ebenaĵo, ŝajnis utile inkludi la eblon serĉi speciojn pere de la ĉefaj medioj, kiujn ili kutime vizitadas.

Fine, la retejo ankaŭ ebligas atingi diversajn fotografajn galeriojn kun alta distingivo kreitajn de la aŭtoroj, tiel pruvante la grandan biodiversecon de nia departemento.

Vi povas al ni rimarkigi la neeviteblajn mankojn, malĝustaĵojn aŭ erarojn, aŭ simple sendi viajn sugestojn, komentojn kaj demandojn per la kontaktformularo je via dispono. Ne hezitu tiucele malfermi konton Ornitho-66; ĝi estas senpaga, kaj ĝi restos tia!

Ni povis traduki nek ĉiujn slipojn nek ĉiujn menuojn ĉar tio estus grandega laboro, sed ni esperas, ke vi ĝuos foliumi ĉi tiun retejon.

 

Bonan navigadon kaj bonajn observojn!

 

Kreditoj kaj dankoj